Hemulo     Revenu en kabaneton de Hemulo


    Traduko de la rusa. Verkita de Aleksandro Gromov. Tradukita de Sergeo Andrejsons.


Daŭrigota
versio de: 12.02.2005

Cedemaj

Surfaco de fronto ĉi tie ne variis tre delonge. Bataladoj, kiu neniam ĉesigis je longtempo, estigis ne linion, sed ĝuste surfacon, nevideblan sed realan. Tie, kie bolis bataloj de eskadroj, ĝi kuspiĝis en unua aŭ en alia direkto, iufoje senteble kaj rapide, sed pli ofte per malrapidaj konvulsiaj puŝoj, - sed en ĉi tiu sektoro de spaco ĝi restis neskuita dum kelkaj jarcentoj. Periferio... Estas ne ĉefaj militfortaroj kaj amasigitaj militbataroj de kunigitaj flotoj, estas ne ciklopaj batalaĉoj - estas nur bataletoj, bataletoj kaj bataletoj, pikado kaj desaltado, pozicia kontraŭstarado, malgrandaĵoj de sukceso kaj ankaŭaj malgrandaĵoj de ĉiutagaj militperdoj. Andante turniĝantaj, sed tre larĝaj muelŝtonoj.

Pri la plej proksima planedo Leman sciis preskaŭ nenion, kvankam antaŭe neunufoje flugis sufiĉe proksime de ĝi, por povo vidi per siaj okuloj malklaran bluetan diskon. Sur la planedo neniu loĝis - ĉu al kiu ajn venus en la kapon ideo loĝi ĉe militfronto? Planedo ne prezentis iun ajn valoron nek por Granda Ligo nek por renegatoj. Kiel plimulto de pilotoj de aganta militfloto, Leman sciis pri ĝi nur tion, kio al li hazarde okulkaptiĝis kaj enkapiĝis - senenhavaj, al neniu bezonataj ŝirpecoj de informo.

Terosimila. Senresursa. Havanta nenion, kio protektindus aŭ remilitindus, okaze de militperdo. Naŭdek procentoj de la planeda surfaco kovritas per oceano. Insuloj ŝajne tute ne ĉeestas. Estas sola kontinento situita ĉe ekvatoro, sed, tamen, glaciita kaj tro negastama. La atmosfero, verŝajne, estas oksigen-argona, densa, maltrankvila kaj sufiĉe vasta. Pri la lasto Leman nun konvinkiĝas praktike.

Energoimpulso estas tute ne videbla en vakuo. Nur plasma akumulada kokono, kiu kronas kanonturon de detruanto, ordinare ankaŭ nevidebla, duonsekunde antaŭ salvo eklumetis per malagrabla violkoloro kaj rapide estingiĝis sputinte ŝargon.

Feliĉe, nenie en Galaksio estas tia totala vakuo, ke elĵetitan al vi serion de energoimpulsoj vi ne povus detekti pro momenta ionizo de interstelaj atomoj, kaj poste ekprovi deflankigi vin. Speciale en ĉi tiu sektoro, kie sume nur dum la lasta jarcento ne malpli ol du mil diverstunaraj ŝipoj de ambaŭ militantaj partioj aliformiĝis gas-nuboj, sed bizarforma surfaco de fronto ne moviĝis eĉ je miliparseko.

Ho, ne senkaŭze lin oni ĉepremis al la planedo! Leman perfekte komprenis tion, sed turniĝu aŭ ne turniĝu, alia decido krom eniro en la atmosferon ne videblis. Sola ĉasŝipo kun foruzita municio - estas facila predo por eskadra detruanto. Kaj se unuan kontraŭulon oni povus iom da tempo fraŭdi per abruptaj manovroj, do renkontiĝo samtempe kun duopo faras tiun aferon duoble absurdan. Estos tri, eble kvin minutoj de despera danco sub skualo de energoimpulsoj - kaj poste estos fino. Tiel estus se komdamnitan ĉasŝipon pilotus sperta majstro. Alie - malpli multe. Leman ne estis spera majstro.

Sed, tamen, li fintis. Evitadis, turnis sin turbe, dufoje penis interigi sin inter la fremdajn ŝipojn, kun la espero, ke ili atakas reciproke, kaj klare komprenante kia nebula estis lia espero. Lin oni pelis per fajra kurteno, kiel tedeman muŝon, kaj metode, senvantaĵe celpafis. Detruantoj iomete malsuperis lin rapidece, sed fuĝi li ne povus - por tio li devus ĉesigi manovradon, kaj tiam kalkulo de sekundoj de la vivo mallongiĝus de dekoj (aŭ centoj?) ĝis unuo aŭ duoj. Li komprenis, ke verŝajne li jam neniigitus, se tiu planedo ne estus tie.

Lin oni depremis al la atmosfero. Tuj elanu supren - kaj nur plasmnubo restos turniĝanta laŭ orbito ĉirkaŭ de tiu sennoma globeto, sed ĝi ankaŭ rapide neniiĝos. Dua varianto - iru al la planeda surfaco, - verŝajne ne pli bonas, sed ĝi promesis negrandan prokraston. Kaj Leman elektis ĝuste la lastan.

Radaro donis bildon de la planeda surfaco. La tuta kontinento estis unua grandega plataĵo krute altiĝintis el oceano je altudo kvin - sep miloj da metroj, se kalkuli ankaŭ kilometran tavolon de glacio. Iam antaŭ longe, tektonikaj fortoj komencis disrompadi la plataĵon je partoj, sed ne finpovis kaj retiriĝis, restiginte reton de profundegaj mallarĝaj kanjonoj. Kaj jen ili donis ioman esperon je savo.

Li trabatos la atmosferon, plonĝos en kanjono kaj malaperos de ekranoj. Poste li trovos oportunan placeton, kaŝos sin kaj traatendos iom da tempo. Detruantoj ne ŝoviĝos en la atmosferon, sed povos embuski en la orbito kaj unu semajnon kaj du. Speciale nun, kiam en unua fojo dum la du jaroj de senpaŭza batalado kaj kontraŭado en militagoj antaŭvideblis ioma kalmo.

Do, nu necesos enueti.

Kaj malsateti. Sed akvo tie abundas - jen kiom da glacio...

Ĉiuj jenaj pensoj traflugis en la kapo de Leman dum unu momento, kaj la sekva - estis bezonata por kompreno: li estas nekorektebla optimisto. Seriozaj manovroj de evitado kontraŭ fajrpafado en alplanediĝa traektorio maleblas, ĉar vi aŭ forbrulos aŭ karambole desaltos en kosmo, ĝuste por oportuna celado. Tri-kvar minutoj de bremsado en atmosfero - estas pli multe ol sufiĉe da tempo por fintrafo malmanovran celon.

Sed li tutegale esperis...

Du energoimpulsoj, probable sen preciza celado, kiel blindigaj fulmoj traboris atmosferon flanke de li. La trian Leman jam ne ekvidis...

Malprobable ke lia sveno daŭris pli longe ol kelkajn sekundojn. Lia unua sento estis miro: observa ekrano malaperis. Anstataŭ ĝi estis fenestreto, kaj ekstere estis fajroŝtormo. La savkapsulo estis bremsata de atmosfero. Jen do, ĉasŝipo estas perdita... Leman tiris sin al fenestreto, esperante tra la plasma kokono vidi forbrulantajn, simile al meteoroj, rompitaĵojn de sia ŝipo, sed, certe, nenion distingis. Nu jen... Bona estas jam tio, ke li restas vivanto, feliĉe, aŭtomatiko de elĵetilo de kapsulo funkciis normale...

Tio signifas, ke ŝanco estas.

Nur se kanonestroj de la detruantoj ne delogiĝos neniigi ankoraŭ la savkapsulon. Kvankam por kio?

Radiovokilo de la savkapsulo povas funkcii longe, sed aero sufiĉos por dek du horoj proksimume. Tiom estus en vaka spaco. Ĝuste dum tiom da tempo malamiko estus lokiĝanta ie proksime, por ataki savŝipon, uzante savkapsulon kiel logilon. Konata taktiko de renegatoj, sed, cetere, se sincere - egale ankaŭ taktiko de militfloto de Granda Ligo. Jen tial komandantaro ne permesas al si entuziasmiĝi pri savoperacioj.

Estas supozata, ke loka aero spireblas, kaj limito de atendtempo ne estas determinita. Ĉu savovenos?

Demando...

Klaras unu: necesos teni sin dum maksimume da tempo.

La paraŝuto malfermiĝis subite, deviginte Leman-on klaki per la dentoj. La savkapsulo estis iomete balancata en aeraj kavoj, poste ĝi eniris en tavolo de trankvila aero, andante impetis suben, kaj malgraŭ bremsaj fajrokartoĉoj, tiel solide koliziis kun plataĵo, ke en la okuloj ekestis malhele. Do, la atmosfero en tiu altudo estis tro maldensa.

Iom da tempo Leman rigardis, kiel forpafita tuj poste de alplanediĝo paraŝuto, pelita per malforta venteto, jen pigre kaj bombaste bloviĝis, jen malkuraĝe falante rampis laŭ, ete kovrita per neĝa grio, glacia kampo. Sekve ĝi malaperis de videbleco, verŝajne forrampis en nerimarkeblan fendon, kaj Leman ĉesis interesiĝi pri ĝi.

Bone, ke la savkapsulo malleviĝis sur la plataĵo, kaj ne en kanjonon, - en tio estus ekstrema misfortuno, ĉar savkapsulo ne estas ĉasŝipo, kaj scipovas flugi nur de supro suben. La plej proksima kanjono per profunda tranĉita vundo sekcas plataĵon ne pli multe ol je milo da paŝoj de la alplanediĝa loko. De alteco Leman difinis ĝian larĝecon je unu kaj duono - du kilometroj, sed profundecon difini ne sukcesis, ĉar fundon ne distingis. Kio estas tie malsupre - ĉu rivero? Tre eble. Verŝajne, ke glaĉero rande degelas, jen do estus akvo. Sed povas esti, ke disrompaĵo estas tiel profunda, ke sube plaŭdas ondoj de oceano, ĉu ne?

Ĝenerale ne eblas nei tion, sed al kiu voliĝas ŝovi sin tie?

Li kontrolis radiovokilon - ĝi funkciis kiel necesas, plenigante eteron per signaloj de akcidento. Ĉu komencos oni lin savi? - Ĉi tio estas alia demando. Jen Valentin-on oni ne eksavis... sed kion oni povas scii pri tio vere? Nur tion, ke antaŭ tri jaroj Valentin seninforme malaperis ie en ĉi tiu parto de sektoro, eble ĝuste en tiu sama planedo. Do, ekzakte pereis. Kaj ne unu li estis. Lentuga Henriko ankaŭ kadavriĝis ie proksime. Ĉu ilin oni penis savi? Neniu scias...

Ĉiuokaze restas nur atendi kaj ne cedi al paniko. Leman sukcesis eĉ dormeti, pensinte ke dorme li konsumos malpli multe da oksigeno, kaj vere plilongigis rezervo de aero je dek kvar horoj anstataŭ dek du. Pli multe ne povis. Kiam antaŭ liaj okuloj komencis aperi ruĝaj makuloj, kaj timo de sveno iĝis prema, li flustri preĝeton kaj per la tremaj fingroj deturnis aeroklapon, iom post iom deĵete eksceso de tensio. Tio preskaŭ mortigis lin - kio povas esti pli stulte ol morti kaŭze de asfiksio dum dekompresio? - sed jen ekstera kaj ankaŭ sola luko de savkapsulo ekmoviĝis kaj flueto, kaj poste plena lavango de freŝa aero ekplaŭdis en ... en ...

Ĝi estis malvarmega kiel glacimonto!

Ĝi brulvundis la pulmojn. Bato de frido! Nokdaŭno!

Simile salto de deklivo en glacian akvon. Pli malbone - en likvan metanon. Neniu atendis ke super glacia kampo estos subtropiko, sed tiel ...

Pro fisurprizo Leman ne tuj komprenis la ĉefon: per tiu ĉi aero eblas spiri! Kaj kiam li komprenis tion do ekkoleris. Kia utilo en tio povo se antaŭvideblas frostmorto? Difirenco eble estas nur tia, ke frostmortado, kiel oni diras, estas pli delikata morto. Sed soldato kraĉi volis. Plej grava estas tio, ke ĝi estas ankaŭ pli malrapida.

Kiel eblas strike finagrafe supertuto, pene enspiri po iome kaj nur per nazo, li faras paŝon sur densa firno de glacia kampo. La suno lumis hele kaj eble varmigis kvazaŭ en monta ripozejo, kompense aeron tute ne respondis al ripozeja normo. Ne estas temperaturo de likva matano, certe, sed minus kvindek verŝajne laŭ Celsia grado.

Plej rapide frostis la manoj, sekve vizaĝo kaj kolo, kaj laŭ dorso trakuris malagrabla frosto. Ja bone... Dek minutoj ekstere - poste horo de varmo en savkapsulo, ĝia volumeno sufiĉas por horo de spirado. Nu, pensis Leman, klakante per la dentoj. Vivi eblas. Povis esti pli malbone. Vorto de honesto, devigita alplanediĝo sur la planedo havanta spireblan atmosferon, per si mem similas nekredeblan miraklon. Bone ke ekzistas esceptojn el reguloj...

Plej gravas tio, ke eblas spiri. Interesinde, de kie aperas oksigeno? Ĉu estas fotosintezantaj algoj en oceano?

Verŝajne. Sed honeste por spiranto tio tute ne gravas.

Restaĵo de la tago Leman pasigis, jen varmiĝante ene, jen ekstere spirante kaj promenante. El naztuko kaj spongo, servinta al purigo de instrumentoj, li konstruis por si ion similan buŝumon kaj adaptiĝis spiri ne brulvunde la pulmojn. Aeron tute egale ne sufiĉis. Ĉu longe homo povus vivi en montoj en altudo ses mil metroj? Respondo kontraŭ tiu demando ŝajnas tro ofenda. Bone ekipa alpisto, eble, facile travivus kaj semajno, kaj du, sed Leman estis ekipa tute ne por tio! Kaj se diri honeste, post fino de baterio de la savkapsulo al li restos vivi tute, tute nelonge...

Li pasigis la nokton, ne eliĝante ekstere kaj nur tempî de tempe allasi en ĝin aeron, malvarmita ĝis tute nepensebla temperaturo, jen glaciiĝe, jen asfiksiĝe. Kiom da tempo la savkopsulo povos gardi lin kontraŭ transformado en rompeblan glaciaĵo? Ekzaktan respondon Leman ne sciis. Plej verŝajne, ke du-tri diurno, ne plu.

Dum ĉi tiu tempo devas veni helpo. Devas!

Ĉu sekva tago estis pli varma ol la unua, ĉu organismo komencis kutimiĝi al mordado de frosto, sed ĉirkaŭ tagmezo Leman riskis fari longdistancan promenadon. Ĝis rando de kanjono li trotis, laŭvoje remarkis du neprofundajn fendojn en glacia kampo, kaj en unu el ili surprize trovis paraŝuton. Jen kien enrampis rampulo... Necesos kunpreni ĝin revene kaj ekonstrui ian ajn klamidon, ja estos pli varme...

Sed la randon li tiel ne atingis - ĉar kampo krute deklivas, facile eblas ekgliti... Se vi ekmovos suben laŭ glacio, do dum flugado ĝis fundo de kanjono vi sukcesos multon pripensi. Eble, eĉ vi sukcesos skribi holografon, kiun, tute egale, neniu legos. Kaj kian holografon povas havi piloto? Personaj aĵoj disludos inter si milit-kamaradoj, en kajuteton en la Bazejo laŭ volo de loĝestro enloĝiĝos alia piloto, jen ĉio, kio temas pri moveblaĵoj kaj nemoveblaĵoj.

Kompense li ekvidis kontraŭan randon de la kanjono, kaj ne nur glacio sed ankaŭ ŝtono. Brilega glacia karapaco evidente estis tute ne koloso kun kilometra dikeco - pli vere ĝi similas ordinaran montan glaciejon. Ekzistas glaciarojn ja pli dikajn. Ĉu fakte glaĉero rande degelas, ĉu, kio pli versimile, neĝon kiu ne sukcesis firniĝi debalais per ventoj en abismon?..

Unu minuton poste, kiam sur la sunon starintan en zenito suriĝis raba impeta obskuro, kaj al la vizaĝo kun forto ĵetiĝis unua ŝargo de grio, Leman komprenis, ke pravis pri la lasta supozo. Sed laŭdi sin ne ekpovis, ĉar tuj iĝis ne sufiĉe da tempo.

Kuri ĝis la savkapsulo li ne sukcesis kaj eĉ ne penis, ĉefe - estas kaŝi sin, ne gravas kie, antaŭ tiam ke tempesto ekludos vere, alie ĝi deblovos lin en abismon! Glite, kliniĝe, turniĝe, kornobate per frunto pafintan sin kontraŭ li muĝan monstron, li kuris al fendo, al tiu loko kie li antaŭe vidis paraŝuton - ĝin bezonos subĉifi per si, alie ĝin forblovos vento... Sed pli bone provos strikte rulumi sin per ĝi, do eble li povos ne frostmorti kaj finsuferos blizardon...

Li ŝovis sin en fendon ĝustatempe kaj trovis la paraŝuton. Tuj poste supre eksplodis glacia infero, ekmuĝis vekitaj demonoj, ekbruegis hufoj de rajdantoj de apokalipso, kaj tiam jam ne racio sed animala teruro sugestis al li savon: fosu sin en delikatan, elŝiriĝantan de sub la korpo, ŝtofon, kojnumigu sin en fendo kaj toleru...

Ĉio trankviliĝis kun mirinda rapideco - jam post kelkaj minutoj. Denove ekbrilegis suno, ekŝprucis laŭ glacia rafinaĵo, batis en okulojn per blindigaj flagraĵoj. Klakegante per la dentoj, Leman sukcesis elfendigi sin je dua provo, sed kiam li eliĝis kaj komprenis tion, kion li ekvidis, do li trankvile kaj kondamnite pensis, ke eĉ unua provo al li ne estis necesata.

La savkapsulo jam ne ekzistis.

Li ne pensis fiksi ĝin sur glacio, sed certe li ne povus fari tion ĉar speciale por tio havas nenion. Leman klarege bildigis al sin kiel muĝa krilovento facilege ekmovis malpezmetalan globeton, kaj ĝi ekglitis laŭ glata glacio pli kaj pli rapide, atingante tre solidan rapidecon, saltinte trans fundetoj ĝi poste moviĝis al rando de abismo...

Tiam li sensacis ke tio estas lia fino.

Ekzistas du decidoj. La unua - faru al si enjekto de "bona morto". La dua - frostmortu, devigante sin esperi je apero de savtaĉmento, kiel je dio de maŝino.


daŭrigota...



Skribu al mi: andrs@bk.ru.
Hosted by uCoz