Hemulo     Revenu en kabaneton de Hemulo


   Traduko de la rusa. Verkita de Sergej Lukjanenko. Tradukita de Sergeo Andrejsons.


Fina
versio de: 12.02.2005

"Atako de klonoj" - la unuaj impresoj

Kelkaj pensaĵoj post rigardo 1an, 2an, 4an, 5an kaj 6an serierojn de "Stelaj militoj" plus konjektoj pri enhavo de 3a seriero.

Jodo estis edukisto de Duku. Jodo kaj Duku kontraŭiris en duelo. Duko estis edukisto de Kvajdon. Kvajdon mortis ĝustatempe. Kvajdon estis edukisto de Obi Van. Kiel ni jam diris Kvajdon mortis ĝustatempe... lin mortigis edukito de Palpatin, kiun siavice mortigis Obi Van... tial Duku devis batali kontraŭ Anakin kaj Obi Van. Duku forhakis al Anakin manon. Sed fin-fine Jodo mortigis Duku. Obi Van estis edukisto de Anakin Skajŭoker. Obi Van batalis kontraŭ Anakin. De tiu tempo Anakin ekvestis helmon, ekspiris malfacile kaj aliĝis al Palpatin, kiel edukato. Nu vi certe memoras, ke lian antaŭan edukaton mortigis Obi Van. Kaj Obi Van estiĝis edukisto de Ljuk Skajŭoker. Sed Anakin tutegale kaptis sian eksedukiston kaj mortbatis lin. Indigna Ljuk Skajŭoker batalis kontraŭ Anakin. Anakin forhakis al Ljuk manon. Ljuk denove batalis kontraŭ Anakin, sed al li tedis tiu meksika serio kaj li rifuzis mortigi Anakin. Tiam Palpatin provis mortigi Ljuk. Al Anakin ĉio jam delonge tedis. Li mortigis Palpatin. Kaj por iu okazo mortis mem...

Ljuk eksciis, ke li havas perditan infanece fratinon kaj decidis eduki ŝin ĝedajmaniere...


Sinjoroj! Ĉu vi ne trovas, ke eduksistemo de ĝedajoj estis ne tro altnivela?



Skribu al mi: andrs@bk.ru.
Hosted by uCoz