Revenu
en kabaneton de
Hemulo Traduko de la rusa. Verkita de S. Lukjanenko. Tradukita de Sergeo Andrejsons. |
Preskaŭ finita versio de: 15.03.2005 |
Kun ĵus ekmanĝita buterpano en unu mano kaj butelo da kefiro en la alia, diablo rigardis ĉirkaŭe. Aspektis li tre ordinare - taŭzita eksmoda kostumo, silka ĉemizo, malakropintaj ŝuoj, larĝa kravato. Ĉio estis nigra, nur kravato estis ornamita per helruĝaj langoj de flamo. Se ne estus kornetoj, kiuj videblis tra glate ordigita hararanĝo, kaj vosto kiu elŝoviĝis dorsflanke, do la diablo similus homon.
Tolĉjo abstrakte ekpensis, ke en halo de mezepoka historio de urba muzeo la diablo, vestita en kostumo kun kravato, aspektas eĉ tro moderne. Pli adekvata por li estus redingoto aŭ almanaŭ frako.
- Ho damne, kia fiokazo... - forkraĉante nefinmanĝitan pecon de la buterpano, vortumis la diablo. Li mediteme starigis la butelon sur la plankon, kaŝrigardis Anatolon kaj provis per longa flava ungo kretan linion de pentagramo. La ungon batis sparko. La diablo jelpis kaj ŝovis la fingron en la buŝo.
- Hm... mi pensis, ke vosto estos pli longa, - diris Tolĉjo.
La diablo vespiris, eltiris el poŝo senriproĉe puran naztukon, sternis ĝin sur la plankon. Metis sur la naztukon la buterpanon. Facile saltis kaj tuŝis per libera mano plafonon - la altan muzean plafonon, kiu havis ĉirkaŭ kvar metrajn altecon.
Ĉi foje sparko estis pli forta. La diablo ploretis kaj ŝovis en la buŝon la duan fingron.
- En la kelo ankaŭ estas pentagramo, - avertis Tolĉjo.
- Kutime pri planko kaj plafono oni forgesas, - malgaje diris la diablo. - Vi homoj, emas ebenecan pensadon...
Tolĉjo triumfe ridetis. Li ĵetis la rigardon al helpilo kaj eldiris:
- Do, je nomo de fortoj obeaj al mi kaj neobeaj, egale kiel je nomo de fortoj konataj al mi kaj nekonataj, mi ekzorcas vin resti en tiu loko, baritan per linioj de la pentagramoj, obei kaj servi al mi ĝis kiam mi mem klare kaj sen devigo ne liberigos vin.
La diablo aŭskultis atenteme, sed ne detenis sin de moko: - Ĉu parkerigi vi ne sukcesis? Ĉu legas laŭ paperaĉo?
- Nu mi ja ne volis erari eĉ en unu ajna litero,- serioze respondis Tolĉjo - Do, ĉu ni komencu?
Denove, vespirinte, la diablo eksidis sur la planko kaj diris:
- Ĉu starigu ni punktojn super "i"?
- Certe.
- Vi ne demonon alvokis. Vi alvokis diablon. Tio estas pli serioze, kara fraŭlo.
Demono fin-fine disŝirus vin. Sed mi vin certe trompos - kaj forprenos vian animon. Tial ... vane, vane.
- Mi ne havis ekzorcaĵon por alvoki demonon.
- Ĉu vi deziras? - la diablo ŝovis la manon en sia poŝo. - Vi min liberigu, kaj mi donos al vi ekzorcaĵon por alvoki demonon. Ĉio estos same, sed postsekvo estos ne tiom malagrabla.
- Kaj kio okazos al mia animo pro invito de demono?
La diablo ruzridetis.
- Hm, pensemulo... Mi ĝin ricevos.
- Tial do, mi evitas vian proponon.
- Nu, bone, ni daŭrigu, - la diablo sopire rigardis la butelon kun kefiro. Subite li eksplodis: - Nu kial mi? Kial ĝuste mi? Dum cent ok jaroj neniu alvokis diablojn. Oni finludis, trankviliĝis, komprenis fin-fine, ke inferajn spiritojn tute ne eblas trompi. Kaj jen, do - la deĵoro jam proksimiĝas al fino, manĵeti mi decidis, sed tuj vi aperas kune kun via damnita pentagramo!
- Ĉu longa deĵoro?
- Ne... - la diablo faris grimacon. - Unu jaro post du. Nur monato restis...
- Mi kompatas, sed helpi mi ne povas.
- Do, vi alvikis inferan spiriton, - oficiale eldiris la diablo. - Mian gratulon. Vi devas konsenti aŭ eviti la sekvan oficialan kontrakton.
- Publikigu ĝin.
La diablo fulmis per okuloj kaj vortdiris:
- Konsentante kondiĉojn de la oficiala kontrakto, ambaŭ flankoj prenas la sekvajn sindevigojn. La unua. Infera spirito, ĉi dokumente nomata - diablo, sindevigas plenumi iajn ajn deziroj de la kliento, kiu rilatas al mondaj zorgoj. Ĉiuj deziroj devas esti plenumataj laŭlitere. Deziro devas esti eldirita voĉe kaj estos plenumenda nur post vortoj "deziro estas eldirita, komencu plenumi". Se formulaĵo de la deziro eblas trakti ambivalence, do la diablo havas rajton plenumi la deziron tielmaniere, kiel li mem decidos. La dua. Homo, ĉi dokumente nomata - kliento, sindevigas redoni sian senmortan animon por eterna uzado al la diablo, se plenumo de la deziroj alkondukos morton de la kliento. Ĉi pakton oni kontraktas laŭ sia decido kaj propra risko. Ĝi povas esti plilarĝata per reciproke konsentitaj suplementoj.
- Anatolo kapjesis. La teksto de la oficiala kontrakto estis bone konata al li.
- Suplemento al oficiala kontrakto,- diris li. - Unue. Lingvo, per kiu estos formulataj deziroj - estos rusa.
- La rusa lingvo estas nelicencita,- prononcaĉis la diablo.
- Pro kiu okazaĉo? Lingvo por foruli deziroj estu la rusa!
- Bone, - kapjesis la diablo.- Sed defaŭlta estas la lingvo Svahilo.
- Due. Deziroj de la kliento inkluzivas influo al homoj...
- Ne, ne kaj ne! - la diablo eksaltis. - Mi ne povas! Malpermesite! Tio ja estas influo al aliaj animoj, mi ne rajtas!
Fakte, Anatolo eĉ ne esperis, ke li sukcesos konsentigi tiun proponon, sed provi tutegale indis.
- Ne gravas. Dua aldono. La kliento ricevas senmortecon, kiu inkluzivas plenan biologian sanon kun ĉeso de maljuniga procezo, ankaŭ plenan protekton kontraŭ akcidentoj, naturaj katastrofoj, epidemioj, agresaj agoj de ceteraj personoj kaj ankaŭ ĉiuj similaj ne listitaj supre plagoj, kiuj rekte aŭ malrekte kapablas alkonduki ĉeson de ekzisto de la kliento aŭ perturbon de lia sano.
- Ĉu vi, hazarde, ne estas juristo? - demandis la diablo.
- Ne. Mi estas studento-historiisto.
- Kompreneble. Manuskripton, verŝajne, vi ŝtelis el iu arkivo... - la diablo kapjesis. - Tiel okazas. Kaj kiel maniere vi kaŝvenis en muzeo? Por kio estis necesa tiu splena mezepoka koloro?
- Nu, mi ĉi tie kromlaboras, kiel nokta gardisto. Do, kio estas pri la dua aldono?
La diablo kompreneme kapjesis kaj malpaceme respondis:
- Pro kio vi ĉiuj tiel volegas senmortecon? Bone, dua aldono estas konsentita, sed nur kun la sekva klaŭzo: "ekskluzive kazoj kiam damaĝo al ekzisto aŭ al sano de la kliento estas kaŭzita pro plenumo de deziroj de la kliento mem." Alikaze, kiel vi mem kapablas kompreni, mi tute ne havas intereson.
- Vi, certe, penegos, ke tiu damaĝo okazu.
La diablo ekridetis.
- Tria aldono, - diris Anatolo. - Puna sankcio. Se la diablo ne sukcesos plenumi ajnan deziron de la kliento, do tiam la kontrakto estos rompita de la klienta flanko. La diablo estos devigita plue plenumi ĉiujn dezirojn de la kliento, sed rajton preni animon de la kliento li jam ne plu havos. La kontrakto ankaŭ estos rompita, se la diablo ne sukcesos kapti la klienton je malpreciza formulaĵo ĝis la Fino de la Tempo.
La diablo, vigle kapneis.
- Kaj, tutegale, vi devos konsenti. - trankvile diris Anatolo - Sen tiu kondiĉo, por mi mankas iu ajn senco. Ĉu frue, ĉu malfrue vi nepre kaptos min je malprecize formulita deziro...
La diablo kapjesis.
- Kaj mi estos kondamnita eterne suferi. Por kio mi havu tiun "ĝojon"? Ne, mi devas havi ŝancon gajni. Alikaze tio ne estos sporte.
- Multon vi petas... - flustris la diablo.
- Ĉu vi dubas pri sia kapablo plenumi miajn dezirojn?
- Mi, ne dubas, kontrakton kompilis plej bonaj specialistoj.
- Nu?
- Bone, tria aldono estas konsentita. Kio ankoraŭ?
- Kvara aldono. La diablo estas devigita ne fari ajnajn agojn por limigi liberecon de la kliento aŭ procezon de lia libera voleldirado. La diablo ankaŭ estas devigita ne kompromiti la klienton, eĉ per provo diskonigi fakton de ekzisto de la kontrakto mem.
- Tio ne estas necesa, - sen emocie diris la diablo - rilate al diskonigo ni ja mem havas severajn regulojn. Oni la felon de mi senŝeligos, se okazos... Kaj rilate al libero... Imagu, aranĝos mi tertremon, superŝutos ĉi domon per ŝtonoj, kaj kio plu? Vi ja tutegale restos sendifekta, kaj postulos eltiri vin eksteren.
- Kaj se mia buŝo okazos plenigita per sablo?
- Tro asekurema, - diris malestime la diablo. - Bone, ankaŭ via kvara aldono estas konsentita.
- Kvina. La diablo plenumas "teknikan subtenon" dum la kontrakto estas valida. La diablo estas devigita aperi laŭ deziro de la kliento, en formo videbla nur por la kliento, kaj klarigi postsekvojn de eblaj agoj de la kliento, kaŝante nenion kaj farante neniun ŝajnon. La diablo estas devigita post unua postulo malaperi, kaj ne plu tedi la klienton per sia ĉeesto.
- Severe, - la diablo kapbalancis, - Vi antaŭpreparis, ĉu ne? Bone, konsentitas.
- Nu, subskribu ni, - decidis Anatolo.
La diablo esploris per la mano internan poŝon de sia jako kaj
eltiris kelkajn falditajn foliojn. Li rapide trarigardis ilin, elektis
du foliojn kaj per fingra klako sendis ilin al Anatolo.
Aldonu suplementon, - diris Anatolo.
Por kio? Norma formo numero ok. Ĉu vi efektive opinias, ke viaj
aldonoj estas ege originalaj?
Tolĉjo prenis unu folion, disfaldis ĝin. Presita tipografie
formularo estis nomita "Kontrakto inter homo kaj infera spirito,
varianto numero ok."
Aldonoj vere estis kongruaj.
- Ĉu per la sango aŭ eblas per globkrajono?
- Certe, pli bone estus per la sango... - ekdubis la diablo - ĉar
niaj
burokratoj estas tro konservativaj... Nu, se ne, do limokaze...
Anatolo silente prenis el vitra flakono kun alkoholo
pinglon, pikis per ĝi sian fingron kaj malsekiginte anseran plumon per
sia sango subskribis la formularojn. Fine Anatolo redonis la foliojn
al la
diablo kun pura pinglo kaj ankoraŭ unu plumo. La diablo, subskribante
la kontrakton, eĉ elŝovis la langopinton pro
diliginteco. Poste li ĵetis
unu ekzempleron trans la pentagramon.
- Nu, afero jam estas plenumita, - medite diris Anatolo, kaŝante
formularon en sian poŝon - ĉu drinku ni je sukceso?
- Mi tute ne drinkas, - ridaĉis la diablo, - Kaj ankaŭ por vi mi ne
aprobus. Oni ĉiam ĝuste pro tio pereas. Tiajn dezirojn oni postulas, ke
oj-oj-oj... Ĉu mi rajtas foriri?
- Kaj por tio, ĉu mi ne devos forigi la pentagramon?
- Nun - ne, la kontrakton ni jam subskribis. Interalie, kie vi
trovis
tian bonkvalitan kreton? La fingro ĝis nun doloras min!
- En klerika seminario.
- Hm... ruzulo, - la diablo riproĉe minacis per la fingro, - Akceptu
mian konsilon. Eblas nomi "buŝan aldonon" - se vi promesos, ke vi ne
provos
min trompi, do ankaŭ mi... rilatos al vi kun kompreno. La tutan tempon,
kiu por vi estis determinita de la sorto, mi ne ofendos vin. Eĉ se vi
deziros ion malbone pripensinte, do mi ne tuj kaptos vin. Kaj por vi
estos
bone, vivos vi sate kaj glate. Kaj por mi estos pli
trankvile.
- Dankon, sed mi mem provos elturniĝi.
- Ĉu tio estas deziro? - ridetis la diablo.
- Ha, spit! Tio estas parola figuro. Diru al mi, pli bone, kial vi
havas tiom
kurtan voston?
- Ĉu vi multe da diabloj vidis? Normala vosto estas.
- Nu, mi ja povas postuli, ke vi respondu...
- Kurtigita infanece - longaj vostoj jam delonge estas eksmodaj.
Adiaŭe, la diablo ĵetis al Anatolo ofenditan rigardon, minacis
fingre, kaj malaperis. Post unu momento en la aero aperis mano
ĉirkaŭserĉis, ŝovelis la biterpanon kaj la butelon kun kefiro kaj
ankaŭ malaperis.
Tiam Tolĉjo iris por preni antaŭe preparitajn ĉifonon kaj sitelon
kun
akvo. Li ankoraŭ devis forigi de sur la planko la pentagramojn, ĉar por
malriĉa
studento laboro de nokta gardisto en muzeo vere estis grava.
Unua foje la diablo aperis post monato. Anatolo staris en la balkono
kaj rigardis suben, kiam post la maldekstra, laŭ tradicio, ŝultro
ekaŭdis
delikata tuso.
- Kion por vi..? - demandis Tolĉjo.
- Ĉu vin obsedas duboj? Ĉu vi jam pentas pro via ago kaj volas
memmortigi vin? - kun la espero demandis la diablo.
Tolĉjo nur ekridis.
- Hm, mi komprenas... - la diablo senĝeme ĉirkaŭprenis Tolĉjon je
ŝultroj kaj mem ankaŭ rigardis suben. - Bela knabino estas, vi pravas!
Ĉu
volas ŝin?
- Vi ja ne povas influi al animoj de homoj.
- Nu kaj kio? Granda bukedo de blankaj rozoj - ŝi ŝatas la
blankajn... fu kiel triviale! Poste vi alveturos en novega "Bentley"...
- Nu mi ja eĉ biciklon ne havas...
- Havos! Pri kio vi dubas, kliento?
- Havos, - konsentis Tolĉjo senĉese rigardante knabinon, - Mi ne
rapidas.
- Nu? Formulu. Mi promesas, ke ĉi foje mi ne provos kapti vin je
detalaĵoj. Do, vi bezonas bukedon de naŭdek naŭ blankaj senpikilaj
rozoj, registrita je via nomo, akiritan senkrime kaj nedifektitan
aŭton...
- For! - ordonis Tolcĵo, kaj la diablo indigne kvakinte malaperis.
Postsekvajn jarojn la diablo venadis konstante.
Profesoro, doktoro pri historiaj sciencoj, aŭtoro de multnombraj
monografioj pri mezepoka tempo, sidis en sia kabineto antaŭ spegulo
kaj ŝminkis sin. Por siaj kvindekjaroj li havis superflue junan
aspekton.
Se diri sencere, do sen ŝminko li aspektus kiel tridekkelkjara.
Kaj se li iam ne aranĝus por si plastion, do li aspektus eĉ
kiel dudekjara.
- Tutegale via aspekto donas motivon por suspekti. - malice diris la
diablo materiiĝinte en leda fotelo.
- Sana manĝado, jogo, bona heredeco - kontraŭargumentis Tolĉjo -
Krome ĉiuj scias, ke mi estas atentema rilate al sia aspekto kaj ne
evitas ŝminkon.
- Kion do vi diros post kvindek jaroj?
- Nu mi malaperos ĉe malklaraj cirkonstancoj, - diris Tolĉjo kaj
faris lastan ŝminkmeton. - Kompense aperos nova juna sciencisto.
- Ĉu ankaŭ historiisto?
- Por kio? Mi havas veran inklinon al juroscienco...
La diablo velkis. Balbutis:
- Ĉio ŝajnis tiom banala... Kaj ĉu vi ne volas iĝi la mastro de la
mondo, kiel tio nun nomiĝas... prezidento de Usono?
- Se mi ekvolos, do iĝos,- promesis Tolĉjo - mi, kiel vi scias, ...
- ... ne rapidas... - finis la diablo - Aŭskultu... Nu, almenaŭ, unu
deziron!
Plej malgrandan! Mi promesas plenumi ĝin sen trompo!
- He, ne, - flustris Tolcĵo esplorante sian respegulon, - al tio pli
bone ne alkutimiĝi... Nu, min atendas gastoj, jam estas tempo adiaŭi.
- Vi trompis min, amare diris la diablo, - Vi aspektis kiel ordinara
serĉanto de facila vivo.
- Mi nur ne faris akcenton je vorto "facila", - respondis Tolĉjo -
Ĉio, kion mi bezonas, estas nur nedeterminita tempo.
Ĉe la pordo li duonturnis sin por diri "For!". Sed tio jam estis
superflua - la diablo malaperis mem.