Hemulo     Revenu en kabaneton de Hemulo


    Traduko de la rusa. Verkita de Sergej Lukjanenko (ruslingva originalo). Tradukita de Sergeo Andrejsons.


Fina
versio de: 13.03.2005

Subakven al la steloj

Oldulo kaj knabo sidas ĉe la mara bordo. La oldulo fingrumas rozarion el konkoj. La knabo ŝajnigas, ke li estas rememoranta. Sed vere li rigardas al la horizonto.

Iu diris al la knabo, ke dum tago ŝanĝiĝas al nokto, en la ĉielo eblas distingi stelojn. Tio estas malvero. Tamen, vespere la knabo denove iras al la maro kaj rigardas al la horizonto.

Nokto venas en la mondon. Tuj estiĝas mallume kaj malvarme. Steloj forestas, nur fajreroj de planktono ekflamas en absolute nigra akvo. La oldulo ekmoviĝas, diras:

- La tempo venis. Rakontu.

La knabo veas, deigas sian rigardon de la horizonto al la oldulo. Kaj la horizonto, kaj la oldulo - por la knabo ili ambaŭ estas same antikvaj kaj nekoncepteblaj.

- Oaho Tri Remiloj dum la tuta vivo volis strangaĵojn, - komencas la knabo.

- Kial oni nomis lin Tri Remiloj? - demandas la oldulo.

- Ĉar en boato li valoris  tri remistojn, - respondas la knabo kun miro. Tiaj facilaj demandoj ofendas lin.

- Rakontu plu, - diras la oldulo.

- Li faris multe da mirindaj gloragoj. Kiam li havis nur dek jarojn ...

  Provizore MI distriĝas de ili. MI ŝatas spekti la oldulon, sed la tempo de lia vivo forfluas. MI sentas MIN ŝatonta spekti la knabon, sed MI ne scias kiom da tempo sortas por li.

En la mondo ĉio dependas de MI. Ĉio krom la sorto.

MI decidas rigardi al steloj. Tio estas preskaŭ same interesa, kiel rigardi al homoj. Preskaŭ - ĉar steloj mortas pli malofte. MI ne vidis iliajn naskiĝojn, MI ne ekvidos iliajn mortojn. Ne ekzistas io tiel malsama kiel la homo kaj la stelo.

Sed malgraŭ tio, rigardi ilin estas egale interesa.

MI pensas, ke la knabo trohastis naskiĝi. Li neniam ekvidos stelojn.

Kiam MI denove rigardas la oldulon kaj la knabon, legendo proksimiĝas al la fino.

- Kaj konstruinte tiun mirindan ŝipon, Oaho adiaŭis al la edzinoj kaj navigis al la rando de la mondo, - deklamas la knabo. - Tempestoj ĵetadis kaj turnadis lian ŝipon, sed li navigis antaŭen. Ondoj forportis la felsakojn kun trinkakvo, sed li trinkis maran akvon. Finiĝis la manĝo, sed Oaho kaptis testudon kaj manĝis ĝian viandon.

- Kion tekstas leĝo? - mallaŭte demandas la oldulo.

- Estas tabuite manĝi testudojn, tio estas la leĝo, - respondas la knabo. - Sed ankaŭ estas tabuite morti se eblas vivi, tio estas la alia leĝo. Kiam du leĝoj tekstas malsamon, do ĉiu mem decidas, kiel agi.

La knabo eksilentas, sed la oldulo ion atendas. Kaj la knabo pluas:

- Oaho decidis vivi kaj manĝis testudon.

La oldulo konsente klinas sian kapon.

- Li navigis plu kaj plu, rudrante laŭ la suno, - daŭrigas la knabo. - Kaj foje Oaho ekvidis antaŭe insulojn. Li pensis, ke li trovis "la Teron ĉe la Rondo de la Mondo" kaj ekĝojis. Sed kiam ŝipo de Oaho venis al la bordo, renkonten al li iris liaj edzinoj kaj idoj. Tiel Oaho Tri Remiloj faris vojaĝon ĉirkaŭ la mondo. Tiel homoj eksciis, ke la mondo - estas ronda.

La oldulo denove jese klinas la kapon. Li pluas fingrumi sian rozarion. En nokta mallumo la knabo tion ne vidas, nur aŭdas frapojn de konkoj.

- Al vi plaĉas Oaho, - diras la oldulo.

- Jes, majstro. Mi volus esti lia filo.

MI pensas pri tio, ke la knabo malfruiĝis naskiĝi. Oaho fierus pri tia filo. Sed la knabo ankaŭ estas lia praido, eĉ ne sciante pri tio.

Kion vi volas aŭskulti, Soui Du Demandoj?

La knabo ekvigliĝas. Li scias pri kio demandi:

- Rakontu al mi pri la steloj, Alatu Kvar Voĉoj.

La oldulo fingrumas la rozarion. Liaj fingroj karesas glatajn konkojn. La oldulo malrapidas, ĉar ne volas respondi. Sed majstro devas instrui - tiel tekstas leĝo.

- La steloj similas fajrerojn de lignofajro en la nokta ĉielo aŭ glimatan planktonon en la maro,- diras la oldulo.- Iam la tuta ĉielo estis okupita de la steloj. Tage ili ne videblis, sed nokte homoj eliris el kabanoj kaj rigardis al la ĉielo... tiom multe kiom ili volis. La steloj pendis tre-tre alte, ili glimis sed ne estingiĝis. Neniu sukcesus atingi ilin kaj pro tio ili estis taŭgaj por nenio utila. Sed rigardi ilin estis tre agrable.

La knabo aŭskultas. Eble li pensas pri tio, ke li rigardus al la ĉielo dum ĉiu nokto.

MI lasas ilin por ankaŭ rigardi al la steloj. Por MI tio estas amuzo kaj samtempe laboro.

La steloj belegas, sed ili povas atendi.

La steloj mortas tre malofte.

- ... kaj iam estos nova ĉielo kaj novaj steloj, - diras la oldulo.- Kaj novaj homoj rigardos ilin. Kiam tio okazos neniu scias.

La oldulo eraras. MI - scias. Tio okazos post naŭdek tri jaroj, du monatoj kaj ses tagoj. Sed ili tion neniam ekscios.

- Homoj devas memori pri la steloj, ĉar alie la steloj forgesos homojn, - finas rakonton la oldulo. - Kaj vi estas bonulo, ke pensas pri la steloj.

La knabo veas. Demandas:

- Ĉu vere, ke Oaho Tri Remiloj vidis la stelojn?

La oldulo silentas. Li ege ne volas respondi. Ege.

- Tiel tekstas legendo pri la lasta glorago de Oaho. - Diras li.

- Rakontu ĝin, - petas la knabo.

Kaj la oldulo komencas rakonton.

En ĉi tiu mondo MI kontrolas ĉion krom la sorto. Sed MI scipovas antaŭdiri la sorton - preskaŭ same kiel movojn de la steloj. Kaj nun mi scias, ke la knabo mortos pli frue ol la oldulo.

MI malgajas.

- Mi vidis lumon en la ĉielo, sed mi ne trovis tie stelojn. Tion diris Oaho. Mi esploris ĉion, kion povas esplori homo, sed por mi tio ne sufiĉas.  Tion diris Oaho. Se steloj mankas en la ĉielo, mi trovos ilin en la fundo de la maro.  Tion diris Oaho. Kaj prenis li la plej malgrandan boaton kaj nokte iris al la maro. Li longe spiradis, kaj poste prenis pezan ŝtonon kaj saltis en la akvon. Kaj li malsupreniĝis pli kaj pli profunde ĝis la fundo mem. Kaj tie, ĉe la fundo li ekvidis la stelojn. Kaj ili estis tiom belegaj, ke Oaho ne ekvolis reveni. Li restis ĉe la fundo kaj liaj okuloj ĝis nun rigardas al la steloj.

La knabo ne demandas, kiu rakontis pri la steloj, se Oaho ne revenis. Li scias, ke vero de legendo estas pli grava ol vero de vivo. Li silentas kaj pensas.

- Oaho estis grandega naĝisto, - diras la oldulo. - Li povis plonĝi pli kaj pli profunde ol iu ajn alia homo. Pli kaj pli profunde ol vi povas. Ne ĉiu kiu restas en mara abismo vidas la stelojn.

Tio estas vero.

- Alatu Kvar Voĉoj,- diras la knabo.- Sed vi rakontis, ke la maro malprofundiĝas de jaro al jaro. Insuloj iĝas pli kaj pli grandaj. De Raunui al Otoaru jam eblas trairi ne malsekinte la piedojn, sed kiam mi estis infano, necesis naĝi.

Ankaŭ tio estas vero.

- La maro malprofundiĝas, - mallaŭte diras la oldulo. - Sed la maro tutegale estas profundega. Eble post cent jaroj...

Li eksilentas. Li ne volas pensi pri tio, kio estos post cent jaroj. Sed li pravas. Jam post kvindek jaroj la mondo estos alia. La grandega maro kun etaj insuloj iĝos granda sekaĵo kun malgrandaj lagoj.

Tio estos, ĉar en ĉiu nova tago por mi estas bezonata pli kaj pli multe da akvo.

- Mi dankas vin, Alatu Kvar Voĉoj, - diras la knabo.

Li ekstaris kaj foriras, kaj la oldulo vane rigardas al mallumo, provante ekvidi, kien iras Soui, ŝatanta demandi. Ĉu al vilaĝo aŭ al boatoj?

La oldulo levas sian kapon al la ĉielo kaj rigardas al MI. Rigardas tiel, kvazaŭ vidas.

MI sentas MIN malkomforte.

- Savu lin, ĉiopova, - flustras la oldulo. - Li havas nur dek kvin jarojn. Li tro frue komencis fari demandojn. Savu lin! Mi scias, ke vi aŭdas min. Vi scias ĉion, kio okazas en la mondo. Vi vidas movojn de fiŝoj en mara abismo kaj kuradon de la steloj en la ĉielo. Kiam mi petis, vi sendis pluvon. Kiam mi petis vi pelis fiŝojn. Nun mi petas tute malmulton, ĉiopova! Haltigu la knabon! Prenu mian vivon anstataŭ la lia!

MI hontas.

- Savu lin, - flustras la oldulo. - Haltigu lin ...

MI volus respondi, ke savi kaj haltigi - ne estas la samo. Sed MI ne povas respondi. MI rigardas, kiel ploras la oldulo, kaj kiel la knabo elektas plej malbonan boaton. La oldulo ne volas morton por la knabo. La knabo ne volas malprofiton por la gento.

MI faras pluvon.

En la centro de la mondo, tie kie tage ardas lumo, kiun homoj nomas suno, kondensiĝas nebuloj. MI malŝparas iom da energio - kaj pluvego falas sur la insulon, dislavante larmojn sur la vangoj de la oldulo. Gutoj tamburas laŭ renversitaj boatoj kaj la knabo ekstaras, rigardante la ĉielon.

La pluvo estas malvarmega.

Homoj en la vilaĝo vekiĝas kaj alvokas min  pri la indulgo.

MI ne aŭskultas ilin.

La knabo lanĉas la boaton sur akvon. En la boato kuŝas ŝtono kun longa ŝnuro, plektita el kopro - tio estas ankro. La knabo pesas ĝin per la manoj kaj kontentiĝas. La ŝtono estas sufiĉe peza.

MI faras venton.

MI ne agis tiel, kiam Oaho foriris al la maro. Oaho estis maljuna kaj volis nur la solan - ekvidi la stelojn. Li vidis ilin, sed liajn okulojn jam antaŭ longe manĝis fiŝoj.

Sed la knabo estas obstina. Li remas, kaj la boato moviĝas for de la bordo. Preskaŭ tien, kie sur la fundo kuŝas ostoj de Oaho, implikitaj per ŝnuro el kopro.

MI povas fari por la knabo nur la solan.

MI povas al li montri la stelojn.

MI rigardas al la fundo. Sur la vitroceramiko preskaŭ ne estas sablo, forto de Karioliso forportas ĝin al la insuloj. La mara fundo estas malluma kiel la ĉielo. La glata, glimanta, malluma ĉielo.

MI sendas ordonon kaj tuj sur la grandega cilindra korpo de la ŝipo ekfunkcias servomotoroj. MI tutegale bezonas testi mekanismojn antaŭ ol la ŝipo atingos Procionon kaj por homoj malfermiĝos la nova ĉielo. Mordita per meteoritaj efikoj protekta lameno komencas moviĝi. Tre malrapide. Sed la knabo ankoraŭ remas, la knabo luktas kontraŭ vento, kaj MI povos sukcesi.

La ŝipo navigas en la spaco dum preskaŭ kvarcent jaroj. La unua tera kolonia ŝipo. Estas la arkeo de generacioj havanta en si, teneran tropikan paradizon, kie loĝas koloniontoj. Plimulto ŝatas tian vivon - fiŝado, ĉasado, geedziĝoj kaj festoj. Estas trankvila, tenera paradizo.

Sed ĉiam aperas tiuj, kiuj volas ekvidi la stelojn. Alikaze MI ne estus sendita al vojo havanta longecon je duono de jarmilo.

La knabo ĵetas remilojn. Li sidas, kaptinte je boatrandoj per la manoj kaj spiras. Spiras ofte kaj forte, plenigante la pulmojn per aero.

Kaj profunde sube komencas brilegi la steloj.

MI devas protekti kaj ŝirmi la homojn. Tio estas senco de MIA ekzisto. Ĉiu vivo estas senpreza, ĉiu vivo estas fadeno etendita inter la steloj, estas vojo de estinteco al futuro. Tio estas leĝo.

Sed MI devas ne trudiĝi, savante iun solan homon. Ĉiam kaj Ĉial esperante pri bona kaj ĉiopova dio, homoj ĉesas esti homoj. Tio ankaŭ estas leĝo.

MI povas nur montri al la knabo la stelojn.

La boato pleniĝis per akvo, nur balancflosiloj subtenas ĝin surface. La knabo distranĉas la ŝnuron per akra tranĉilo farita el fragmento de konko, bobenas ŝnuron je la mano. Je la momento li levas sian kapon - rigardas al MI.

Ĵetas ŝtonon trans la boatrando.

Kaj saltas en la akvon.

MI timas.

Je dek kilometroj super la marnivelo, laŭ centra akso de ŝipo en la zono de senpezeco, situas miaj ĉefaj blokoj. Per ili MI pensas. Sed samtempe MI estas la tuta movanta inter la steloj ŝipo. Ankaŭ MI iel estas oldulo ploranta ĉe bordo de la maro, knabo subeniĝanta en abismon kaj homoj tremantaj en la kabanoj.

Kaj MI volas savi tiun solan, kiu volas ekvidi stelojn.

MI ankoraŭ povas tion fari.

MI nur ne povas trovi pravigon por MI.

Akvo ĉirkaŭ la knabo iĝas pli kaj pli malvarma. Spiro de la kosmo eltiras varmon tra la ŝelo, kaj mi elspezas energion nur por tio, ke akvo ĉe la fundo ne glaciiĝu. La okuloj de la knabo estas malfermitaj li rigardas suben laŭlonge de streĉita kiel kordo ŝnuro, kiu tiras lin al la fundo.

Ankoraŭ unu momento, kaj li ekvidos la stelojn.

Sed li jam ne sukcesos supreniĝi.

Tempo, dum kiu MI povas lin savi, pasas. Sed la decido ĝis nun ne venis. MI scias, ke unu sola vivo ne havas iun ajn valoron. Ĝi  meritas nek unu ĵulon da energio nek unu turnon de servomotoroj nek kilogramon da akvo bruligata en forno de termonuklea movilo.

Sed mi jam rompis la regulojn, kiam malfermis blendon de ŝutroj.

Ĉi tiu knabo volas ekvidi la stelojn.

Same kiel tiuj, kiuj konstruis MIAN korpon kaj instruis MIN pensi.

MI enspiras spiralantan ĉirkaŭ MI akvan vaporon. MI kondensigas ĝin je akvo kaj ĵetas ĝin en la brulejon. MI ordonas, kaj tuj vekiĝas la ĉefa reaktoro. MI tuŝas la ĉefan movilon kaj elektro-magneta kiraso ĉirkaŭkovras titanajn duzojn.

Helpaj sistemoj ion krias - tio similas hundan bojado. "Senplana manovro" ... "elspezo de laborsubstanco" ... "motivu" ... "motivu"...

MI iĝas radaro - kaj devigas ĝin detekti antaŭe asteroidon. Nepensebla, monstrega asteroido, kiu rapidege moviĝas en interstela vakuo - ĝuste kontraŭ MIN.

Helpaj sistemoj eksilentas.

MI denove rigardas al la knabo.

Li vidas la stelojn. Li pendas ĉe la fundo kaj tra la vitroceramiko vidas la stelojn.

La steloj estas belegaj.

MI rigardas en liajn okulojn kaj vidas respegulon de la steloj en la pupiloj. La okuloj malheliĝas pro oksigena malsateco, sed la knabo ankoraŭ estas viva.

La steloj belegas, preskaŭ kiel homoj.

La knabo malforte movas la manon, provante malfaldi maŝon de la ŝnuro. Iam MI same rigardis al la Oaho Tri Remiloj - sed li ne faris tiun movon. Li estis maljuna kaj volis nur la solan.

Sed la knabo volas ekvidi la stelojn kaj resti viva.

La maŝo stringiĝis morte. La knabo eltiras tranĉilon kaj dishakas la ŝnuron. Ĵetas la lastan rigardon al la steloj kaj igas sin supren.

La profundo estas kvardek sep metroj.

Li ne sukcesos.

Kiam du leĝoj tekstas malsamon, do ĉiu mem decidas kiel agi.

MI ekbruligas plasmon.

Tunoj da akvo iĝas nubo kaj forĵetiĝas el duzoj de ĉefa movilo.

La ŝipo ektremas.

La mondo konvulsias.

Nun gravas - ĉion ĝuste komputi.

Akva ondego trairas laŭ interna surfaco de la cilindro por unu momento nudigante la fundon. MI manovras, evitante kontraŭ neekzistanta asteroido. Estas tri objektoj, kiujn MI devas konservi.

Batalanta en fluksoj de mara ŝaŭmo knabo, kiu revis ekvidi la stelojn.

Insuloj, kiuj baldaŭ iĝos montetoj.

Nu ankaŭ certe MI mem.

El mara fundo elŝoviĝas skudampiloj. Iuj ne funkcias, malfermiĝas ne plene. Necesos ripari... poste.

La cunamo gustumas insulojn per sia rando. Ĝi forlekas boskon de palmoj. Kaj moviĝegas al la oldulo, kiu staras ĉe bordo de retiriĝinta maro.

MI tre bedaŭras, sed tie MI senfortas.

La oldulo vidas alproksimiĝantan el mallumo ondon. Planktono ekscitinte glimas - kaj tio similas al la steloj.

- Dankon, ĉiopova, - flustras la oldulo, antaŭ ol li estas kovrata de la ondego - kaj ĝi forportas lin en la maron.

La cunamo jam trankviliĝas, sed unu viktimon ĝi tutegale obtenis.

Per la lastaj ŝaltoj de la movilo MI devigas la ondojn barakti de unu flanko al la alia. MI alpelas al la bordo surdiĝintan, blindiĝintan, trotrinikintan de akvo la sableron - kaj elĵetas la knabon sur la bordon.

Ŝtormo trankviliĝas.

La knabo kuŝas sur sablo kaj avide spiras.

MI rigardas al la steloj en liaj okuloj. Poste MI turnas la rigardon for.

Kaj la sola ŝipo daŭrigas sian movon tra vaka spaco.

Vidu ja, kiel belegas la steloj.

Preskaŭ kiel homoj.

Preskaŭ...






Skribu al mi: andrs@bk.ru.
Hosted by uCoz