Revenu
en kabaneton de
Hemulo Traduko de la rusa. Verkita de S. Lukjanenko. Tradukita de Sergeo Andrejsons. |
Preskaŭ finita versio de: 20.03.2005 |
... Signalo estis sendita de la tria sektoro. Estis klara signalo -
sensankcia moviĝo. En tiaj kazoj mi devas atendi tridek sekundojn - se
tio estis eraro, do homo sukcesos retiriĝi. Sed nun signalo restis
valida.
Mi eliris el deĵorejo. Trairis koridoron - komence malrapideme, sed
poste pli kaj pli rapide. Krimulo ne sukcesos fuĝi, mi scias tion
ĝuste, sed risko certe estas senbezona. Ie en profundo de la intelekto
pulsas kanalo de kunligo al kunordiganto. Mi preskaŭ sentas rapidecon
de komputila funkciado dum ĝi analizas informon. Ial nova korekto
mankas ĝis nun...
Oka nivelo de la tria sektoro.
Dua etaĝo, koridoro numero 12
Rapideco de la movo - ĉirkaŭ sep kilometrojn hore.
Duopo. Personaj numeroj estas forigitaj.
... Jen, mi tuj atingas maksimuman
rapidecon. Plafonaj lanternoj jam ŝajnas blankaj glimantaj bendoj.
Maloftaj laboristoj de nokta deĵoro ĵetas sin al muroj de koridoroj.
Duopo. Ili estas duopo. Ŝajnas, ke kazo
estas ordinara. Kaj krome, ili sukcesis forigi siajn numerojn. Tio
signifas, ke ili havas aĝon ne malpli ol dudekjaran. Alikaze tio povus
esti lernantoj - ili ankaŭ kutime provas eskapi duope. Kunordiganto
denove kaj denove analizas lastan informon. Kion li provas trovi? Nu,
fakte, por mi tio ne gravas... Mi devas trovi krimulojn.
Mi saltas en lifto tra malrapide
fermiĝantan pordoklapo. Mi sukcesis. Mi simple ne povus ne
sukcesi - ĉio estis kalkulita precize. En lifto estas tri homoj. Ili
rigardas min kun timo, tamen provas rideti. Ne gravas, Mi alkutimiĝis.
Jam alkutimiĝis...
Oka nivelo de la tria sektoro.
Unua etaĝo, koridoro numero 367.
Rapideco de la movo - ĉirkaŭ kvin kilometrojn hore.
Aĝoj - 18 jaraj.
Mi jam estas en oka nivelo. Kaj mi
rapidas plue, al ŝakto de interna transportado... Do ili havas po dekok
jarojn... Vere, morgaŭ estos la Tago de Edziĝfesto - tago kiam junularo
aliĝas al plenkreskula vivo... Oficialaj prikalkuloj ĉiam estas
senriproĉaj. Malgraŭ tio, ĉiam aperas malkontentaj. Iam ili eĉ provas
eskapi... Kial? Mi ofte provas trovi respondon...
Sepa nivelo de la tria sektoro.
Naŭdek sesa etaĝo, koridoro numero 4.
Rapideco de la movo - ĉirkaŭ kvar kilometrojn hore.
Laciĝis... Ili jam laciĝis. Sed mi -
ne. Jen mi tuj malsupreniĝos je unu nivelo suben kaj... Sed kiel ili
sukcesis transiri de unu nivelo al la alia? Tie ja estas ne nuraj
lumecaj seruroj kiel inter etaĝoj...
Sepa nivelo de la tria sektoro.
Naŭdek kvina etaĝo, koridoro numero 14.
Rapideco de la movo - ĉirkaŭ naŭ kilometrojn hore.
Energio en liftaj ŝaktoj estas elŝaltita. Uzu ŝtuparojn.
Ektimis. Eksentis ili ion... Nu, bone,
mi jam proksime estas. Pli kaj pli proksime.
Loko de la troviĝo estas sama.
Objektoj restas senmovaj.
Atenton! Inter nivela seruro estas
detruita per energoimpulso de alta
potenco.
La kunordiganto ne aldonas: "Estu atentema!". Mi mem diras tion al mi. Poste, mi trapasas koridorkruĉiĝo kaj enkuras en la dekkvaran koridoron. Ĝi estas malplena - verŝajne, etaĝo estas konservita. Mi plialtigas mian rapidecon ĝis la ekstremo, nun plej grava estas subiteco. Lasta turno - kaj ili aperas antaŭ mi. Li estas svelta alta junulo en griza supertuto kaj ŝi - nigrohara junulino en blua robo. Ŝi sidas sur la planko, la junulo klinis sin super ŝi. Ŝajnas ke io okazis al ŝia piedo. Nu, do - bonege...
Sed la junulo, tamen, eĉ sukcesis
sin turni. Provante eltiri el sia poŝo malgrandan briletan aĵon li
faris paŝon flanken. Li volis tiel ŝirmi sian kunulinon. Eble, se li
konverĝus farante nur solan movon, do li havus ŝancon ne malfruiĝi...
Mi saltas. La junulo jam sukcesis ŝirmi
la amikinon
per sia korpo. Tio ne gravas... Mi elĵetas impulson, kaj
blendiga blanka fulmo batas ĝuste al brusta poŝeto de la griza
supertuto. Kvanto da energio devos esti sufiĉa por duopa celo, mi jam
havas tian sperton. Jes mi denove pravas, ĉio estis bone kalkulita.
Mi revenas malrapide paŝante laŭ
koridoroj. Nun mi povas ne plu rapidiĝi, ĉar la laboro jam estas
farita. Matene oni prenos iliajn senmovajn korpojn kaj montros al tuta
etaĝo de kiu ili provis eskapi. Dum tri tagoj tiuj korpoj kovritaj per
speciala ŝeleto pendos en halo de kunvenoj. Eble, almenaŭ unu monaton
ĉio estos trankvila. Sed poste okazos nova eskapo. Kial?
Mi ne povas kompreni. Ili estas sataj.
Vestitas. Oni ĉiam ĝustatempe riparas... aŭ pli ekzakte - kuracas ilin.
Por kio ili eskapas? Ili ja scias, ke ankoraŭ neniu sukcesis forlasi la
urbon. Por kio?
Mi estas nur maŝino. Ses gamboj,
malĝusta similaĵo de kapo... Cerbo profunde kaŝita en dika kiraso. Oni
nomas min Mekanika Hundo, kaj mi estas kontenta pri tio.
Mi estas pri ĉio kontenta. Sed mi ne
povas kompreni nur la solan - kial ili eskapas? Kial?
Tria nivelo de la dua sektoro.
Sesa etaĝo, koridoro numero 3.
Unuopa celo.
Komence mi devas atendi tridek
sekundojn...