Hemulo     Revenu en kabaneton de Hemulo


    Traduko de la rusa. Verkita de Sergeo Lukjanenko. Tradukita de Sergeo Andrejsons.

(por legi uzu "UTF-8")

Fina versio, korektita de: 05.08.2005

Iam rakontoj estas verkataj dum longa tempo, sed plej ofte je unu spiro, flue. La rakonto "Trajno ĝis la Varma Lando" estis ĝuste tia. Ŝajnas ke tio estas plej timiga el la rakontoj verkitaj de mi. Eblas, ke tio estas plej bona mia rakonto. Sed mi ne povis antaŭe kaj ne sukcesos nun klarigi kiel kaj pro kio ĝi estis verkita. La rakonto venis mem, mi estas nur peranto inter teksto kaj vi. Peranto kaj spektanto. Mi ne ĉeestis tie.  Sed jen kio... Evidentas, ke tie estis ege malvarme...

Sergeo Lukjanenko

Trajno ĝis la Varma Lando

1. KUPEO

- Nun pluvas, - diris la edzino. - Pluvas...

Mallaŭte, preskaŭ indiferente. Ŝi jam delonge parolis per tia voĉo. Ekde tiu momento en kajo odoranta je mazuto, kiam evidentiĝis - la infanoj ne sukcesos veni ĝustatempe. Kaj eĉ se ili trabatis sin en placon inter du stacidomoj, do tutegale neniu forto povus trairigi ilin tra bolantan homokirlon.

Ĉi tie, sur malvasta spaco inter muroj, reloj, ĉirkaŭŝirmitaj de gardistaro trajnoj, senespere tumultis tiuj, kiuj nesukcesis ekhavi biletojn. Iam - homoj, nun simple - restuloj. De tempo al tempo iu, ĉu pro despero, ĉu pro blinda kredo je sia fortuno ĵetis sin al vagonaroj: verde-grizaj, varmaj, posedantaj movon kaj esperon... Batadis mitraleto kaj homamaso pormomente malflusis malantaŭen. Poste stacidomaj laŭtparoliloj informis, ke oni gasatakos, sed homamaso kvazaŭ nenion aŭdis, kvazaŭ nenion komprenis...

Li entiris la edzinon al enirejo de vagono, denove en vica fojo montris la biletojn al kondukistino.

Kaj ili kaŝis sin en asketa komforto de kvarpersona kupeo. Du lokoj restis malplenaj, kaj la trezoraj biletoj, kiel ĉifitaj paperaĉoj kuŝis ĉe rando de faldebla tableto. Kaj ekstere, malantaŭ fenestro jam furiozis, frotante la larmigitajn okulojn, restuloj. Tra neeviteblaj fendoj ekfluis CS-gaso, do tiam li kun la edzino rapideme malsekigis naztukojn per kunprenita minerala akvo, kaj ŝirmis la vizaĝojn per tiuj memfaritaj buŝumoj. La trajno jam ekmoviĝis, kaj lastaj mitraletistoj ensaltis en speciale destinitajn arierajn vagonojn. Homamaso silentiĝis - ĉu la gaso efikis, ĉu ili komprenis, ke nenion eblas ŝanĝi. Tiam de plumbkolora ĉielo ekfalis flokegoj de la neĝo. De la unua aŭgusta neĝo...

- Ĉu ci dormas? - demandis la edzino. - Ĉu volas teon?

Li kapjesis, komprenante, ke li devas preni malpurajn glasojn, laveti ilin en la vagona necesejo, en eta triangula lavujo. Necesos iri al la kondukistino, plenigi per akvo bolkruĉon - se ĝi estos libera, aŭ glasojn - se estos boligita akvo. Poste, diskrete ŝuti sekteon en varmetan akvon kaj kirli ĝin per kulero, provante aldoni al teo brunan koloron...

La edzino silente prenis glasojn kaj eliris. Klakis la pordo, en la kupeo li restis sola. Ekstere vere pluvis. Malsekiĝis apudvojaj arboj kaj kompatindaj dometoj, kun malhela lumeto en la fenestroj. La trajno iris malrapide, verŝajne, ke ĝi proksimiĝis al disveturejo... "Nu, bone,- pensis li. Kaj mem ektimis siajn pensojn - ili estis malvarmaj kaj glitaj, kiel rabdoj de la pluvo malantaŭ la fenestro - Nu, bone, tio estas lasta pluvo. La trajnon sekvas Vintro. La Granda Vintro. Nun estos nur neĝo".

Ie en profundo de la vagono sonoretis disrompita vitro. Ekploretis infano. Aŭdiĝis alta voĉo de la kondukistino - ŝi blasfemis al iu. Kelkfoje io knaletis - eble oni pafis per pistolo, aŭ simple forte batis blokiĝintan pordon.

Li malrapide tiris suben kadron de la fenestro. Tuj penetris aero - frosteta, adiaŭante-malseka. Kaj ankaŭ pluveroj, rapidaj, vipantaj ili celis la okulojn. Li elŝovis la kapon, provante distingi la tutan vagonaron sed ekvidis nur longan arkigitan segmenton de la trajno - glitanta laŭ reloj, fuĝanta for de la Vintro. "Kial ili ne eksplodas trakojn? - pensis li. - Mi sendube eksplodus. Ĉu tiel bone oni gardas?" Li entiris sin reen en la kupeon, prenis de sur la tableto paketon de cigaredoj, ekfumis. Mankis rezono por ŝpari tabakon - li rezervis ĝin kalkulante ankaŭ la filon. Sed tiu restis. Ĉu malfruiĝis... ĉu ne ekvolis? Li ja sciis veran valoron de la biletoj... Kia estas diferenco. Nun ili ĉion havas super bezone.

Venis la edzino portante du glasojn. Ili estis puraj sed malplenaj. Ŝi diris apatie:

- Boligita akvo mankas... Ci iru poste.

Li kapjesis, finsuĉante malsekan cigared-restaĵon. Fumo plenigis la kupeo.

- Kio okazis en la koridoro?

- Oni disbatis fenestron, per ŝtono. En unua kupeo, kie veturas majoro kaj tri virinoj.

La edzino respondis per seka iom agacita voĉo. Kvazaŭ prelegis en iu kunveno.

- Ĉu la majoro pafadis? - Li fermis la fenestron kaj, pro malfrua timo, ŝirmis ĝin per drelika rulkurteno.

- Jes... Baldaŭ estos stacio. Tie oni riparos fenestron. La kondukistino promesis.

La trajno balanciĝis, la kupeo konvulsias post ĉiu rel-kunigo.

- Kial ili ne eksplodas trakojn?

Li elektis supran kuŝlokon, rigardis al la edzino - ŝi ĉiam dormis sur la suba, situa renkonten movo. Nun ŝi ekkuŝis kaj eĉ ne demetis ŝuoj. Sur ĉifita ĉe piedoj kovrilo restis kotspuroj.

- Ĉar tio ne helpos, - subite respondis la edzino. - Ĉar aperis onidiroj pri suplementaj varmaj vagonaroj, kiuj forveturigos ĉiujn. Kaj ĉiu volas en trajnon ĝis la Varma Lando.

Li kapjesis, akceptinte klarigon. Kaj pensis kun timo, ĉu por ĉiam la edzino iĝis tia - trankvila, saĝa, racia, fremda virino.

2. STACIO

La trajno staris jam duonhoron. De tempo al tempo muĝis lokomotivo, vagonoj ekmoviĝis, sed restis surloke. Li trinkis malvarman teon, provis foliumi kunprenitan por vojaĝo libron... Senrezulte. Maltrankvilo ne forpasis, kaj  trajno ne moviĝis. La edzino ŝajnigis, ke ŝi dormas. Ĉiukaze li kutimis opinii ke ŝi simulas dormon.

La kondukistino duonmalfermis la pordon. Kiel kutime iom ebria kaj ĝoja. Verŝajne ankaŭ al ŝi ne estis facile "aranĝi" sin en trajnon ĝis la Varma Lando.

- Kontrolo iras, - rapideme kriis ŝi. - Loka elpensaĵo... La gardistaro decidis ne enmiksiĝi.

- Kion oni kontrolas, ha? - kun subita angora antaŭsento demandis li.

- Biletojn. Kaj ĉeesto de liberaj lokoj. - Ŝi rigardis al du malplenaj kuŝlokoj, kvazaŭ vidis ilin unuafoje. - Pro kaŝado de liberaj lokoj oni elpelas el trajno.

- Ni havas biletojn. Por ĉiuj kvar lokoj, - kolere indignis de sia kuŝejo la edzino.

- Ne gravas. Devas esti ankaŭ pasaĝeroj. Vi havas du lokoj por plenkreskuloj kaj du por infanoj. Elturniĝu vi mem.

- Fermu ci la pordon! - ekkriis la edzino. Ŝi turnis sin al li, silente, atendante. Malantaŭ la fenestro jam ne plu striis la pluvo. Turniĝis ia glita blanketa  duonpluveto, imitaĵo de la neĝo, de tiu vera, kiu jam tri diurnojn estis atinganta la trajnon.

- Mi tuj, - malsonore diris li. Ŝovelis per la mano biletojn - la sian oranĝkoloran, kaj du porinfanajn.

- Ĉu alia solvo ne ekzistas? - kun malforta intereso demandis la edzino.

Li respondis nenion. Paŝis en la koridoron, ĉirkaŭ rigardis. Ĉiuj kupeoj estis fermitaj, kontrolistoj ankoraŭ ne atingis la vagonon. De malantaŭ najbara pordo aŭdiĝis muziko. Ŝajnas, ke Gluck, ial decidis li. Sed interrompis sin: kia, diablo prenu, Gluck - vi ja neniam estis sperta pri klasika muziko... Necesas hasti.

Mitraletisto ĉe eliro de la vagono preterlasis lin sen demandoj, nur rigardetis la bilttojn. Malgrandajn kolorajn kvadratetojn - paskartoj en la Varman Landon.

Ekster maldensa ĉeno de mitraletistoj, intermiksitaj kun lokaj gardistoj, vestitaj fremde, kun nekonata armilo - staris homoj. Tute malmulte de homoj - evidente, ke allaso al stacidomo ankaŭ estis limigita.

Li iom trairis laŭ longe de la trajno, subkonscie strebante esti pli proksime al mitraletistoj. Jen li ekvidis tiujn kiujn li serĉis: virinon kun infanoj. Ili staris aparte kiel malgranda grupeto, eĉ pli silentema kaj senmova ol ceteraj.

La virino en longa varma palto silente rigardis lin alirantan. Sur nigra pelta kolumo de jako kuŝis neĝeroj. Apude, per io netrovebla similantaj ŝin, staris du knaboj, vestitaj en lanug-jakoj

- Mi havas du porinfanajn biletojn, - diris li. - Du.

Virinoj ĉirkaŭe ekmoviĝis, kaj li denove ripetis, dorspaŝinte al soldatoj:

- Du biletoj!

- Kion? - demandis la virino en palto. Ne "kiom da mono", sed ĝuste "kion" - mono jam delonge perdis sian valoron.

- Nenion, - respondis li, kun miro sentinte ekstazon pro sia potencego. - Nenion estas necesa. La miaj postrestis... - Subite la gorĝo premiĝis, kaj li eksilentis. Aldonis, pli mallaŭte: - Mi trairigos ilin.

La virino rigardis lian vizaĝon. Poste ŝi demandis, kaj li estis ege surprizita: ŝi ankoraŭ havis kuraĝon ion postuli!

- Ĉu vi promesas?

- Jes. - Li turnrigardis al la trajno. - Pli rapidu, tie iras bilet-kontrolo.

- Ha, jen kio... - kun nekomprenebla malpeziĝo elspiris la virino. Kaj puŝis al li la knabojn: -  Iru!

Strange, ili eĉ ne adiaŭis. Verŝajne, antaŭe jam interkonsentis, kio necesos fari en tiu neekzistebla okazo. La knaboj rapide paŝadis sekvante lin, preter soldatoj kun levigitaj armiloj, preter fremdaj vagonoj. En la vagona enirejo li montris al mitraletisto tri biletojn. Tiu kapjesis, kvazaŭ jam forgesis, ke viro sole eliris el vagono.

En la kupeo estis varme. Aŭ, eble, tio simple ŝajnis, post antaŭvintra malsekeco de la stacidomo. La infanoj staris silente, kaj li rimarkis, ke sur iliaj ŝultroj estas dense plenigitaj verdaj dorsosaketoj.

- Ni havas provianton, - mallaŭte diris la pli juna knabo. La edzino respondis nenion. Ŝi spektis la infanojn kun abomeno kaj scivolemo, kvazaŭ monstrajn marajn fiŝojn en vitra akvario. Ili estis fremdaj, ili atingis la trajnon maljuste. Nur pro tio, ke veraj posedantoj malfruiĝis.

- Disvestiĝu kaj ekkuŝu sur la lokoj, - diris li - Se oni demandos, do vi iras kun ni ek de ĉefurbo mem. Ni estas viaj gepatroj. Ĉu vi komprenis?

- Jes, - respondis la pli juna. La pli aĝa jam disvestiĝis, formetante unu post la alian tavolojn de varmaj vestoj. Lanug-jako, svetero, pulovero...

- Plirapudiĝu, - diris la edzino.

En koridoro oni jam iris - rapide, sed esplorante ĉiun kupeon. Klakoj de malŝlosataj pordoj pli kaj pli proksimiĝis. La infanoj eksilentis en siaj kuŝlokoj.

- La aĝo estas malĝusta, - splene vortumis la edzino. - Ci devus elekti la pli aĝajn...

La pordo malfermiĝis, kaj en la kupeon eniris oficiro en nekonata militvesto. Li faris grimacon de abomeno, ekvidinte malsekan koton sur la planko.

- Ĉu vi promenadis ekstere? - tirante demandis li. Ĉu li demandis, ĉu akuzis... - Biletojn.

Dum unu sekundo li turnadis en la manoj la kartonajn kvadratetojn. Poste silente turnis sin kaj iris for. Klakis pordo de la sekva kupeo.

- Ĉu ĉio? - mallaŭte demandis la edzino. Kaj tuj per tute alia, malmola voĉo ordonis:

- Vi, vestu sin! Kaj foriru.

Li prenis manon de la edzino, gladis ĝin kaj mallaŭte diris:

- Eble sekve okazos ankoraŭ kontroloj. Ĉu ne estas tutegale... Eble poste oni traktos tion por ni, tie...

Konfuzita li eksilentis. Kie estas "tie"? Ĉu en la ĉielo? Aŭ en la Varma Lando?

La edzino dumlonge rigardis al li. Poste levis la ŝultrojn:

- Nu kiel ci volos.

Al la infanoj, kiuj silente atendis, ŝi diris:

- Do, estu silento. Mia kapo doloras. Sidu vi, kvazaŭ vi tute forestas.

La pli aĝa volis ion respondi, sed rigardis al la pli juna kaj silentis plu. La pli juna kapjesis - kelkfoje vice.

La trajno ekmoviĝis. Kaj malantaŭ la fenestro jam falis neĝo - vera, densa, lanugeca.

3. AMASIGEJO

Ili staris jam duan diurnon. El la fenestro de la kupeo, se ekstari pli alten kaj  rigardi super najbaraj trajnoj, eblis distingi  montojn. Ili estis nekredeble altaj, kun blankigitaj de neĝo pintoj kaj grizaj nuboj ĉe montpasejoj.

- Iuj iras piedpaŝe, - diris la majoro. Li venis por sin varmigi - ĉar fenestro en lia kupeo neniu riparis. Nu, ĉiukaze, li havis tutan sortimenton de "varmigiloj" - en ordinaraj buteloj, en flaskoj, kaj eĉ en kaŭĉukaj varmakvujoj. "Tie estos necesa", - informis la majoro. Ne estis klere, tamen, ĉu sukcesos li alveteurigi ĝis la Varma Lando almenaŭ guton da alkoholaĵo. Nun li alportis butelon da vodko kaj ili poiome drinkis. La edzino drinkis duonglason kaj ekdormis. "Simulas" - korektis sin la edzo. La majoro verŝis en glason sekvan dozon kaj glosis:

- Tunnelo estas unu, por tioma kvanto de trajnoj ĝi ne sufiĉos. Oni diras, ke estos densigado de pasaĝeroj. Hm, provu oni nur...

Li klakis per la fingroj kontraŭ leda pafilingo kun pistolo.

- Mi jam interparolis kun gardistoj. Lasta vagono estas plenigita per eksplodaĵo, kaj se io okazos... Ni montros al ili densigadon. Ĉio jam estas pripagita.

Li findrinkis je unu spiro, kaj  peze balancis la kapon. Eldiris:

- He, pli baldaŭ estu la Varma Lando...

- Ĉu tie estas bone? - subite demandis de sur supra kuŝloko la pli aĝa knabo.

- Tie estas varme, - certece respondis majoro. - Tie eblas travivi.

Li ekstaris, tiris la manon al la nefindrinkitan butelon, sed indiferente mansvingis kaj eliris. La edzino mallaŭte diris postsekven:

- Besto ebria... Duontrajno estas okupita de gardistaro - kaj ili ankaŭ inter pasaĝeroj enŝovis sin. Tuta armeo veturas varmigi sin.

- Estus malpli bone, se gardistoj ne estus tiom multaj. - Kontraŭdiris la edzo. Eldrinkita vodko devigis pledi la majoron. - Oni jam delonge forĵetus nin el la trajno.

Li grimpis sur supran lokon. Ekkuŝis, fermis la okulojn. Silento. Nek neĝo, nek pluvo, nek vento. Ankaŭ trajno, kvazaŭ mortis... Li turnis sin, rigardis al la knaboj. Tiuj sidis kune sur najbara kuŝloko kaj silente, maldistre manĝis ion el ladvazo. La pli aĝa ridetis, demandis:

- Ĉu vi volas?

Li kapneis. Li ne volis manĝi. Li volis nenion. Eĉ ne la Varman Landon...  Li kaptis sin je la penso, ke unue traktas la Varman Landon sen iu ajn solenaeco, simple kiel iun valon, kie estos varme eĉ dum la Vintro.

En la kupeon denove enŝovis sin la majoro. Li ŝajnis eĉ pli ebria, sed diris ĝuste:

- Nu, ĉio jam estas solvita... En ĉiu trajno oni metos po duona kvanto de indiĝenoj, kaj duona kvanto de pasaĝeroj restos surloke. La gardistaro konsentis...

La majoro rigardis al la infanoj kaj kun ioma kompato demandis:

- Kion vi faros? Sendos la infanojn? Oni komisiis al mi respondeci pri nia vagono. Mi sukcesos gardi ilin ĉikaze...

La edzo silentis. Sed la pli juna knabo jam komencis paki disĵetitajn sur breto aĵojn en dorsan saketon.

- Tio estas ne niaj infanoj, - seke diris la edzino - Hazardaj. Kaj biletoj ankaŭ apertenas ne al ili.

- Hm... - komprenis la majoro. - Tiukaze ĉio estos pli facile. Jen en najbara kupeo estas tri propraj infanoj. Multe da jelpo estos... - Kaj avertis: - la trajno ekmoviĝos post dudek minutoj.

La infanoj silente vestis sin.

- Mi eliros, por rigardi, kio estas tie... - malcertece diris la edzo.

Li prenis de sur la tableto biletojn de la infanoj kaj disŝiris ilin. Rozkoloraj pecetoj ekturniĝis falante sur la plankon.

- Roza neĝo, - subite eldiris la majoro. Poste kaptis je fosto kaj eliris en koridoron. Tiu jam pleniĝadis de mitraletistoj, kiuj komencis ranĝi pasaĝerojn.

- Mi eliros, - ripetis la edzo kaj surmetis jakon.

- Bonvolu ne donkiĥoti, - trankvile diris la edzino. - Oni zorgos pri ili. Ruĝa Kruco, eklezio. Oni diras, ke ĉi tie ankaŭ eblas travivi. Ĉefa problemo - estos nutri sin, sed frostoj estos malfortaj.

Li respondis nenion. Li iris postsekven infanojn, kiuj kvazaŭ ne rimarkis lin, kaj apenaŭ evitis homojn kurantaj laŭ la koridoro tien kaj reen.

Ekstere estis malvarme. Flakoj sur kajo estis kovritaj de glacia ŝelo. Unu el trajnoj jam ekmoviĝis, kaj apud eta stacidomo staris perpleksa, ŝokita homamaso. Kelkiuj ankoraŭ premis en la manoj biletojn.

Li sekvis infanojn,  kaj kelkfoje volis ekvoki ilin, sed komprenis, ke tio estis eksternecesa. Li eĉ ne sciis iliajn nomojn. Dudek minutoj... Kia estas tie, diable, Ruĝa Kruco? Kia eklezio?

Al la infanoj aliris iu virino: alta, certeca, per io similanta ilian patrinon. Ŝi ion demandis, infanoj respondis. La virino rigardis ilin medite elprovante... Ŝi diris, kaj la viro ekaŭdis:

- Nu, bone, loko ankoraŭ estas. Iru ni.

Li kuratingis ŝin, prenis ŝian brakon. La virino abrupte turnis sin, kaj ŝovis unu manon en poŝon de sia jako.

- Kien vi ilin?

- En azilon.

Virino havis la kroĉemajn, atentemajn okulojn.

Mi avertas, ke ni ne prenas plenkreskulojn. Nur infanojn. Lasu min.

- Mi havas la bileton, mi ne bezonas... Ĉu ili bone fartos?

- Jes.

La infanoj rigardis al li. La pli juna mallaŭte diris:

- Dankon. Vi veturu.

Li staris kaj rigardis, kiel ili foriras sekve la virino. Al malgranda buseto, plenigita de homoj. Estis nur infanoj kaj virinoj, tamen virinoj tie malmultis.

Apud preteriris soldato kun mitraleto. Militvesto denove estis nekonata, fremda. La viro heziteme alvokis:

- Bonvolu respondi...

Al li turniĝis tubo de mitraleto. La soldato atendis.

- Tiu azilo, kien oni alprenas infanojn... Kiu ĝin fondis?

- Ĉi tie forestas aziloj, - respondis la soldato. La mitraleto turniĝis for. Li daŭrigis preskaŭ amikece - Forestas. Ni staris ĉi tie jam monaton, morgaŭ ni forveturos. Do, aziloj forestas.

- Sed ŝi ja diris, - rapideme komencis la viro.

- Aziloj forestas. Estas nur iniciatemaj indiĝemoj. Oni diras, ke frostoj estos malfortaj, necesas nur rezervi nutraĵon.

La soldato gladis armilon per mano en lana ganto. Aldonis:

- Necesus ilin mortpafadi, sed ne estas komando... Kaj krome ĉiujn ne eblas mortpafi.

La viro ekkuris. Komence malrapide, poste pli kaj pli rapide. Estis malvarme. La Vintro jam venis ĉi tien, antaŭ neĝo, antaŭ frostoj.

Li atingis la virinon apud la buso. Ŝi kondukis la infanojn, forte preninte ilin je manoj. La viro puŝis per la mano ŝin en la dorso, la virino balanciĝis. Li elŝiris infanajn manojn kaj ektiris al si.

La virino tuj turnis sin kaj aperigis el sia poŝo pistolon. Malgrandan, kun tute ne timiga aspekto. La viro ne spertis pri armiloj.

- Ci, iru for! - malice diris ŝi. - Alikaze mi mortpafos cin. La infanoj jam estas niaj.

- Ne, -  raŭke diris la viro. Li turnis la rigardon serĉante subtenon. Kaj ekvidis, ke la soldato daŭre staras ĉe kajo, gladante sian mitraleton. - Vi ne kuraĝos, - jam trankvile daŭrigis li. - Vin oni ankaŭ mortpafos.

Li turnis sin kaj ekkondukis la infanojn for de la plenigita buso. Post lia dorso aŭdiĝis akra blasfemo. Sed pafoj ne estis.

Samtempe kelkaj trajnoj ekmoviĝis. Apud vagonoj komenciĝis tumulto. Soldatoj ne pafis, ili nur dispuŝis restulojn per kolboj de mitraletoj. Ŝajnas, ke ekmoviĝis ankaŭ lia trajno. Sed tio jam ne estis grava.

4. LA MONTPASEJO

Komence ili demalproksime ĉirkaŭpasis mortintojn - tiujn, kiuj falis mem kaj tiujn, kiuj estis perforte mortigitaj laŭvoje. La infanoj timiĝis, kaj lin  naŭzis odoro. Li entute sentis naŭzon pro odoro de viando, eĉ de konservaĵoj, faritaj antaŭ-antaŭ longe, kiam ankoraŭ neniu sciis pri alveno de la Vintro.

Poste ili iris rekte. Mortintoj iĝis maloftaj, kaj frosto ne permesis al ili putri. Krome, la infanoj jam ne plu timis kadavrojn, ankaŭ ne tiom multe da fortoj restis.

Foje ĉe bivako pli aĝa knabo demandis:

- Ĉu la oro vere okazis utila?

- Jes, - respondis la viro. - Mi ne scias, kial oni ankoraŭ traktas ĝin valora...

La oro estis enkudrita en jakoj de la infanoj. Ringoj, medalionoj, ĉenoj, braceleto kun sune-flavaj topazoj... Ili diris pri la oro, kiam li provis ŝanĝi sian jakon kontraŭ biskotoj - nur biskotoj aŭ ladfiŝon. Viando en stacidoma bazaro abundis, kaj kostis ĝi tre malmulte.

Li sukcesis konservi sian jakon, kaj nur pro tio li ankoraŭ estis viva. En monta alteco estis ege malvarme, kaj ili devis dormi sur kolektitaj branĉoj de abioj. Dormosako aŭ tendo aĉeti maleblis. Por tio estis sufiĉa neniu kvanto da mono, aŭ iuj aliaj valoraĵoj. Sed li, tamen, aĉetis biskotojn,  kaj konservaĵojn, kaj varmajn ĉapojn el hunda felo, kaj pistolon - veran porviran armilon - "Magnum". Dekon de kartoĉoj li dispafis laŭ vojo, trejnante celi kaj kompensi fortan retromovon de la pafilo. Evidentiĝis, ke tio estas surprize facile. Duan ŝarĝilon la viro malŝparis kontraŭ ŝtonoza deklino, de kie oni pafis kontraŭ ili per fusilo. Ili aŭdis krion kaj pafado ĉesis. Sed kontroli ili ne ekvolis.

Tria, lasta ŝarĝilo atendis sian vicon. Ŝajnis kredebla antaŭsento, ke ĝi ankoraŭ necesos.

Kiam ili atingis neĝon, do iĝis tute malbone. Tio estis ordinara monta neĝo, sed ne tiu glacia trenaĵo de ŝteliranta laŭ iliaj spuroj Vintro. Tamen tutegale vojo estis senteble pli malfacila. Nun la viro pli ofte konsultis mapon. Montpasejo, malantaŭ kiu estis vojo suben al la Varma Lando, estis ie proksime, nur tio aldonis forton.

Ttrovi hejtaĵon por lignofajro preskaŭ ne eblis. Ĉion bruligis tiuj, kiuj iris antaŭ ili. Unufoje, ili ekkuŝis dormi tute sen lignofajro, kaj sekvamatene la pli aĝa knabo ne plu povis ekstari. Li ne tusis, ne estis malsane arda. Sed ekstari li ne plu povis.

La montpasejo jam estis antaŭ ili, ŝirmita per nuba nebulo. La viro prenis la pli aĝan en la brakoj kaj ekpaŝis antaŭen. La pli juna iris sekve, kaj la viro malcertece pensis, ke necesas de tempo al tempo turni sin, por kontroli, ke la infano ne postrestis kaj ne perdiĝis... Sed li tiam ne sukcesis preni la decidon por kontroli. Du infanojn li ne povus porti, tiam li devus elekti. Sed li pli ol ion ajn en la mondo malŝatis neceson fari elekton.

Li iris tra nebulon, kaj sajnis al li, ke post lia dorso - ĉu aŭdiĝas paŝoj, ĉu paŝoj ĉesis. La knabo en liaj brakoj ne ofte sed malfermis la okulojn. Ŝajnis, ke li iris jam multajn horojn vice, sed la racio seke malkonfirmis tiun senton. Li ja ne sukcesus iri longe kun sia portaĵo.

Kiam la iro plifaciliĝis, do li tuj komprenis, ke moviĝas suben laŭ deklivo. La nebulo ĉirkaŭ li komencis neatendante rapide maldensiĝi, Super lia kapo aperis komence malklara, sed poste blindante hela, pura cirklo de la suno. Li eksidis sur la neĝon - molan, ŝuteblan, kaj metis kapon de la pli aĝa sur siajn genuojn. La knabo jam ne plu malfermis okulojn, sed ŝajnas, estis viva. Poste li ekaŭdis dorsflanke malfortajn, tenacatajn paŝojn - la pli juna senforte sidiĝis apude. La nebulo disŝiriĝis je pecoj kaj degelas malaperante.


5. LA VARMA LANDO

Kiam la nebulo disiĝis kaj ĉio iĝis videbla, la pli juna knabo demandis:

- Ĉu tio estas la Varma Lando?

- Jes, - diris la viro, kaj komencis per la malflekseblaj fingroj esplori sian poŝon. Li trovis alumetojn, cigaredojn, sed poste komprenis, ke ĉu tiu, ĉu la alio jam malsekiĝis. Tiam li nure eksidis pli oportune kaj simple komencis spekti.

La deklivo iris suben - komence  malakrangule sed poste pli kaj pli krute. Malproksime sube, hel-verda, floranta, eĉ pro aspekto varma, situis valo. La Varma Lando. Tie estis malgranda urbeto, kaj longaj brilantaj per vitro, vicoj de forcejoj, kaj grizaj betonaj kupoloj de deponejoj. Tio vere estis la Varma Lando. Malgranda, por dek-dudek miloj de homoj, Varma Lando.

Super la urbeto ĉirkaŭflugis helikoptero - helkolora, belaspekta. La viro estis mirigita, sed tuj komprenis, ke ĉi tie kamuflaĵo ne necesas.

Tunelo, tra kiu veturis trajnoj al la Varma Lando, eliris el monto antaŭ profunda montfendo. Super la montfendo estis konstruita ponto. Iam ĝi estis longa kaj bela, sed nun - misformita de eksplodo en la centro mem. El la tunelo ĝuste nun eliris trajno. Sur restaĵoj de la ponto li komencis bremsadon, sed estis tro malfrue. Komence lokomotivo, kaj poste ankaŭ vagonoj kiel verda fera serpento verŝiĝis en montfendon. Tie sur la fundo trapenetrata de monta rivero, grandiĝis amaso de ĉifita kaj brulita metalo. La vagonoj ŝutiĝis sur ĝin, sed sono preskaŭ ne estis aŭdebla. Nur malforta knaletoj similis maloftajn aplaŭdoj.

La viro rigardis al la pli juna knabo. Tiu ne vidis kiel falis la trajno. Li rigardis al la helikoptero, kiu malrapide flugis supren moviĝante super la deklivo kiu kondukis al la Varma Lando. Pli sube estis multe da nigraj punktoj  - tiuj, kiuj iris antaŭe. Iuj svingis per manoj, iuj komencis kuri, iuj restis senmovaj. La helikoptero por momento haltis en la aero super ili, aŭdiĝis mallaŭtaj batetoj. Poste la helikoptero flugis plue. Liaj movoj kvazaŭ venigis homajn figuretojn al la egala denamenatoro: ili ĉiuj trankviliĝis kaj senmoviĝis.

La helikoptero veturigos nin en la Varman Landon? - demandis la pli juna knabo.

La viro kapjesis:

- Jes, certe. En la Varman Landon. Vi, pli bone, ekkuŝu kaj dormu, ĝi ankoraŭ malbaldaŭ atingos nin.

La knabo alrampis al la senmovan fraton, ekkuŝus sur lia ventro. Li vere volis dormi, li frostis kaj laciĝis, kiam li iris sekve de la viro. Li multfoje vokis tiun, petis atendi, sed tiu ne aŭdis... La knabo fermis la okulojn. Malproksime sube karese flustris padeloj de la helikoptero.

- Ni sukcesis tion fari eĉ pli interese ol per trajno, - diris la knabo ekdormante.

La viro kun miro rigardis al li. Poste, al la montfendo, kien falegis vica trajno.

-Jes, - konsentis li. - Eĉ pli interese.

"Magnum", tia granda kaj peza, ŝajnis ludilo kompare kun la alproksimiĝanta helikoptero. Sed la viro tutegale tenis ĝin en la mano.

Tiel ja estis eĉ pli interese.

f i n o


Skribu al mi: andrs@bk.ru.
Hosted by uCoz